Princip-deklaro de la Barcelona Kampado (esperanto)

Kiuj ni estas Barcelona Kampado?

Ni estas homoj kiuj venis libere kaj volonte, kiuj poste la manifestacio kiu okazis je la 15an de majo decidis daŭrigi kune kaj esti ĉiufoje pli en tiu lukto pro digneco. Ni reprezentas neniun partion aŭ asocion. Neniu reprezentas nin.

La ĝenateco kaŭze de necertaj vivoj pro neegaleco unuigas nin, sed antaŭ ĉio ni volas novan socion kiu prioritatigu la vivon antaŭ kaj politikaj kaj ekonomiaj interesoj. Ni sentas nin tretaj de la kapitalista ekonomio kaj ekskluditaj el nuntema politika sistemo, kiu ne reprezentas nin. Ni vetas pro profunda socia transformado. Kaj antaŭ ĉio ni vetas pro tio ke esti socio mem la protagonisto de tiu ĉi ŝanĝo.

Ili kredis je nia dormemeco. Ili kredis tion ke ili povas daŭre eltondi la rajtojn sen nia rezista kontraŭstado. Ili eraris: ni luktas -paceme sed decideme- pro la vivo kiun ĉiuj el ni meritas.

Ni lernis de Kairo, Islandio kaj Madrido.

Tuj indas disvastigi la lukton kaj prenu la viĉon.

One Trackback to “Princip-deklaro de la Barcelona Kampado (esperanto)”

Leave a comment